Oficiala Protokolo
de Fermita 2001-a Ĉina /Hefei Konferenco pri
Esperanto-Turismo
Nomo de la agado: 2001-a Ĉina/Hefei Konferenco pri Esperanto-Turismo
Dato de la agado: la 20-an--21-an de oktobro,2001
Loko de la agado: En Hefei Universitato de Teknologio
Ĉeestantoj: Entute 23 el Jiangsu,Zhejiang kaj Anhui provincoj
S-ro Liu Jianguo de Hefei-a Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo prezidis la konferencon,kaj okaze de tio,temis pri jenaj aferoj:
1. Inaugura ceremonio
(1) Prezidanto Sun Xuanyin kaj vicprezidanto Sun Zhizheng de Esperanto-Asocio de Hefei Universitato de Teknologio (EAdHUT),veterana esp-isto/honora prezidanto de EAdHUT Li Jin kaj fama esp-isto Yu Guojian,vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario Luo Houmin kaj Gao Zhengyuan de Huainan Esperanto – Asocio,vicĝenerala sekretario de Jiangsu Esperanto-Asocio Zhuang Qixiong,vicprezidantino de Suzhou Esperanto-Asocio Wang Xue,delegito el Zhejiang Shi Zhiyou kaj aliaj ĉeestantoj parolis pri E-o kaj turismo kaj E-turismo en la okazo.
(2) Kiel la protektanto de EAdHUT,la estro de la Propaganda Departamento sub HUT Liu Ruiping esprimis la varman gratulon al la okazigo de nia konferenco,kaj ke la Propaganda Departamento daure subtenas la E-agadon de EAdHUT kiel antaue kaj esperas,ke EAdHUT plifortigu la oftajn kontaktojn kun alilokaj E- organizoj kaj eksterlandaj E-organizoj por disvastigi reciprokajn interŝanĝojn.
(3) Esp-isto el Suzhou Wang Xue raportis sian sperton pri E-turismo en ok landoj de Europo. Ŝi opinias,ke la praktiko atestas,ke vojaĝi al alilandoj estas ne reva,sed realigebla per E-o.
2. Fondo de Ĉina Sekcio de MT (Monda Turismo)
(1) Lau la statuto de MT kaj regularo pri landa sekcio de MT,ĉinaj anoj iniciatis fondi Ĉinan Sekcion de MT kaj voĉdonis la regularon de Ĉina Sekcio.
(2) Doninte la voĉdonon,anoj elektis la estraron de Ĉina Sekcio,kiu portempe konsistas el tiuj estraranoj: prezidanto Liu Jianguo el Hefei urbo, vicprezidanto Zhuang Qixiong el Nanjing urbo, ĝenerala sekretario Li Guoxuan el Huainan urbo kaj vicĝenerala sekretario Wang Xue el Suzhou urbo.
(3) Ano-kunveno aprobis la 2002-an laborplanon de Ĉina Sekcio.
3. Esplorado kaj kunlaborado por Esperanto-Turismo
(1) Esp-istoj el Hefei Sun Xuanyin,Sun Zhizheng,Chen Min,Liu Baoguo,Liu Jianguo kaj aliaj,kaj esp-istoj Zhuang Qixiong,Wang Xue kaj Shi Zhiyou el Nanjing,Suzhou kaj Ningbo urboj diskutis reciproke pri la disvolvado de Esperanto-turismo kaj kunlaborado pri Esperanto-turismo.
(2) Esp-isto el Huainan urbo,Li Guoxuan prelegis pri Mia Opinio pri Kiel Disvolvi la Laboron de Esperanto-Turismo. Li priparolis en kelkaj flankoj Esperanto-turismon:
a) Kio estas signifo de Esperanto-turismo;
b) Kial devas disvolvi la laboron pri Esperanto-turismo;
c) Analizo pri la formo de Esperanto-turismo kaj ĝia bono kaj nebono;
ĉ) Opinio pri disvolvado de la laboro de Esperanto-turismo.
4. Diskutado pri la instruado de la internacia Esperanto-turismo
Ĉeestantoj multe traktis pri la deveno de studentoj,instruado,scienca grado pri E-turismo,laborigo de studento k.a. realaj aferoj.
5. Diskutado pri Okazigo de Internacia Foiro/Simpozio pri Esperanto-Turismo
Ĉiuj ĉeestantoj unuvoĉe deziras okazigi la 19-an Internacian aranĝon el MT en Ĉinio dum marto de 2003-a.
6. Aliaj aferoj
(1) Cheestantoj vizitis la eksponan fenestron por la propagandado de Esperanto al geinstruistoj kaj gestudentoj en Hefei Universitato de Teknologio. Ili opinias,ke tio estas tre bona rimedo por disvastigi Esperanton.
(2) Raporto pri nia konferenco al MT.
(3) Post la agado,ĉeestantoj ekskursis en Hefei.
Organizantoj de la Konferenco pri Esperanto-Turismo:
Hefei-a Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo
Esperanto-Asocio de Hefei Universitato de Teknologio
Huainan-a Esperanto-Asocio
2001-10-22 en Hefei
|