Internacia E-Turisma Agado en Ĉinio en 2003
Kunlaborante kun HVEIT,Internacia Asocio de Monda Turismo planis okzaigi la 19-an Internacian Simpozion de Esperanto-Turismo en Majo, en Ĉinio. Tamen pro la konata kialo,la netipa pulmito haltigis la planon. Post la malaperiĝo de la netipa pulmito, Oktobre, oni denove funkciigis E-turisman agadon en Ĉinio. La vojaĝado komenciĝis ekde la 2a ĝis la 29a de Oktobro, preskaŭ unu monato. La itinero estis: de Beijing, al Xi`an, Lhasa, Rikaze, Chengdu, Chongqing, tri gorĝoj, Jingzhou, Wuhan, Hefei, Suzhou, Shanghai, Hangzhou, Guangzhou, ĝis HongKong kaj Aŭmen. La tuta vojaĝado proksimiĝis 10 mil kilometrojn.
Kiel pasintajn fojojn, ĉie estis bonvenigita kaj helpita de lokaj esperantistoj. En la urbo Jingzhou, helpite de lokaj esperantistoj la vojaĝgrupo akceptis intervjuon de loka radiostacio. En la urbo Hefei, invitite de Hefei Industria Universitato, s-ro Andrzej faris prolegon por E-kursanoj. En Shanghai, pli ol 10 lokaj esperantistoj konversaciis kun la grupanoj preskaŭ du horojn.
Kiam la grupo estis en Hangzhou kaj Guangzhou, la du urboj estis okazanta grandaj ekspozicioj, oni malfacile trovis hotelon kaj tiama hoteloj postulis pli da pago. Dank’ al s-roj QIU Xirong, LI Zhongming kaj LIU Weizhuang, lokaj samideanoj, la problemoj estis solvitaj. Oni sentis la karon de E-amikeco.
Dum tiu ĉi vojaĝado, HVEIT interkonsentis kunlaboron estontece kun iu internacia turisma kompanio, kiu estas fama en Ĉinio. La kompanio opinias, ke Esperanto havas avantaĝojn en turisma merkato, se ĉiĉerono uzus Esperanton, tio povus malaltigi turisman koston, precipe en eŭropaj landoj.
E-turisma agado estas la plej rekta kaj facila metodo por propagandi Esperanton.
2003-11-01
|