INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI TURISMO

Monda Turismo plenumis enketon de ĉina turisma merkato

  Invitite de Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo (HVEIT), s-ro Andrzej, prezidanto de Internacia Asocio de Monda Turismo, gvidis grupon vizitis Ĉinion. Dum duonmonato ili vojaĝis de Beijing, tra Xi`an, Xinyang, Hefei, Huangshan ĝisShanghai kaj revenis al Beijing por fari enketon pri ĉina turisma merkato. La tuta vojaĝado longas pli ol 5000 kilometrojn.

  Matene je la 7a kaj dek minutoj de 13a de Majo, la grupo atingis la Beijing Internacian Flughavenon. Beijing estas la komenca kaj fina stacio de la grupo. S-ro Nan Youli, prezidanto de Beijing E-Asocio, vicprezidanto de Monda Turismo, afable akceptis ilin. S-ro Andrzej diris al s-ro Nan Youli pri sia celo kaj plano. Poste s-ro NanYouli gvidis la grupon vizitis vidindaĵojn en Beijing.

  Matene de la 16a de Majo, oni atingis la duan urbon Xian. S-ro Wang Tianyi, respondeculo de Xi`an E-Asocio, kaj s-ro Wei Chi jam atendis ĉe trajna stacidomo kaj aranĝis hotelon por la grupo. La grupanoj vizitis multajn vidindajn lokojn en

Xi`an. Invitite de s-ro Zhu Baogang, loka esperantisto, oni vizitis lian hejmon, kiun li ornamigis per esperantaĵo.

  Matene de la 18a de Majo, oni atingis la trian urbon Xinyang. La lokaj ŝtataj oficistoj varme akceptis la grupanojn kaj poste ĉiuj kune ĉeestis la inaŭguron de “La 11a Ĉina Teo-Kultura Festivalo ” . Vespere s-ro Gao, vicurbestro de la urbo, venis al hotelo kaj intervidiĝis kun la grupanoj kaj kunvespermanĝis. Post vespermanĝo okazis intertrakto inter s-ro Andrzej kaj s-ro Ma, estro de Xinyang Turisma Buroo. Estas menciinta, ke antaŭ la intertrakto, s-ro Andrzej postulis, ke oni uzu nur Esperanton dum la intertraktado. S-ro Gao akceptis la proponon (li jam sendis la anglan interpretiston). S-ro LIU Jianguo, direktoro de HVEIT, ĉeestis la intertrakton kiel interpretiston.   

  Vespere de 19a de Majo, la grupo atingis la kvaran urbon Hefei, la ĉefurbo de Anhui provinco. S-ro LIU Baoguo, loka esperantisto jam atendis ĉe la aŭtostacio. Sekvantan tagon, la grupo vizitis Hefei Shenxintaibao Kungfu Lernejon,kiu estas starigita de Zhigongdang-Partio de Ĉinio. Gastoj aplaŭdadis pro la brilaj prezentado pri Kungfuo fare de la studentoj. Vespere, s-ro Andrzej faris prolegon en Fremdlingva Instituto de Anhui Universitato. S-rino CHEN Min, esperantistino, franclingva instruistino de la universitato interpretis la prolegon. Multaj studentoj volas eklerni Esperanton. Antaŭtagmeze de la 21a, ĵurnalisto el《Vespera Ĵurnalo de Hefei》intervjuis s-ron Andrzej. Dum la intervjuado oni
ankoraŭ uzis Esperanton kaj s-ro LIU Jianguo refoje interpretis. S-ro HONG Jiayou, estro de Hefei Turisma Buroo donacis turismajn materialojn pri Hefei al s-ro Andrzej. Vespere, la grupanoj partoprenis festivalojn de “Salikoko/Biero Hefei, Ĉinio 2002”. Oni ĝuis abundajn manĝaĵojn kaj bonegan bieron.

  Matene de la 22a de Majo, la grupo atingis la kvinan urbon Huangshan. Pro pluvo, la grupanoj nur vizitis urbocentron kaj proksimajn vidindaĵojn. La sekvantan tagon, estis brila tago, ĉiuj grimpis sur la faman pejzaĝan monton Huangshan. La belega monto ebrigis ĉiujn vizitantojn. Poste oni venis al belejo nomata  “Puren plaĝo” , spektis naci-stilan prezentadon kaj sidis sur bambua floso por krozado.

  Posttagmeze de 24a de Majo, la grupo atingis la sesan urbon Shanghai. S-ro ZHENG Cunzhu kaj alia esperantisto varme bonvenigis la grupon kaj aranĝis abundan vespermanĝon kaj hotelon. S-ro WANG Minhao, ĝenerala sekretario de Shanghai E-Asocio, ne povis veni pro alia afero, li telefonis por saluti la gastojn. Post la vespermanĝo, akompanite de du lokaj s-inoj, la gastoj ĝoje spektis noktajn pejzaĝojn en la urbego.

  Matene de la 26a de Majo, la grupo revenis al Beijing. Akompanite de s-ro ZHU Xin, juna esperantisto, oni vizitis la Someran Palacon. Posttagmeze, s-ro WEI Shan, vigla

esperantisto, telefonis dirante, ke li volas gastigi la grupanojn. Vespere, la gastoj kaj s-roj WEI kaj ZHU kaj LIU Jianguo, la direktoro de HVEIT,ĉiĉerono de la tuta vojaĝado kune trinkis en la restoracio proksime de la hotelo, kie la gastoj loĝis. Oni trinkis, babilis kaj adiaŭis. S-ro Andrzej estis tre kontenta pro la vojaĝado kaj esprimis, ke li certe organizos pli da turistoj veni al Ĉinio por ĝui la belecon kun ekzotismo.

  2002-05-28