INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI TURISMO

Mistera Neghkovrita Altebenajho ----
Tibeto bonvenigis la Esperantan Grupon de Pollando

---- Internacia Turisma Agado de Esperanto en Tibeto



  De la 12-a ghis la 16-a de oktobro mi sesope vizitis Tibeton kun kvin poloj,organizitaj de Internacia Klubo de EsperantoTur. en Pollando.

  Tiu vizitado en Tibeto por konduki turisman agadon de Esperanto devis esti realigita lawplane dum majo 2003. Sed pro la kialo kiel konata,ke la Sarso (Netipa Pulmito) surprizatakis Chinion chi-printempe,ni vole-ne-vole prokrastis la vojaghan aranghon al Tibeto ghis oktobro. Chi-foje invitite de Tibeto Universitato,la gvidanto de Internacia Studumo Pri Turismo kaj Kulturo,prezidanto de Internacia Klubo de EsperantoTur. en Bydgoszcz urbo de Pollando,s-ro Andrzej Grzebowski kun sia grupo kaj mi ekvojaghis de Pekino al antikva urbo Xi`an kaj de tie antawtagmeze je 10:45 de la 12-a oktobre flugis al Tibeto por disvolvi turismon de Esperanto kaj kunlabori pri la instruado de Esperanto. Dum la restado en Tibeto,nia vizitado kaj esplorado estas multsukcesa kaj al ni grandan helpon kaj subtenon Tibeto Universitato kaj tibeta departemento pri turismo favoris.

  Kun nekompreneble plena respekto kaj ekstazo al la mistera neghkovrita altebenajho -- Tibeto,sidante en aviadilo tra la bovokulo ni de tempo al tempo rigardas malsupren,sed ekster la bovokulo estas ankoraw aroj da blankaj nuboj krom aroj da blankaj nuboj. Enfluginte Tibeton,ni trovis,ke la marnivelo subite levighas kaj la nuboj jam forighis,kaj ni desupre povas klare vidi tiun misteran teron -- amasoj da montoj kontinuighas,ondighas kaj valoj araneajhe dissternighas kaj krucighas,kaj ni preskaw ne povas serchi pecon da ebenejo...

 

  Kaj fine, nia aviadilo atingis Gongga aerodromon de Lhasa urbo, nemalgranda internacia flughaveno kushanta inter montoj. Chi-tempe, la temperaturo de la surtero estas je 20 gradoj C,kio estas pli alta ol ni antawimagis. De Gongga aerodromo ghis la kvartalo de Lhasa urbo estas ankoraw la monta shoseo de ch. 100 kilometroj,tamen la shoseo estas en bona stato kaj la transportado estas ankaw facile uzebligata,ke oni povas uzi kaj taksion kaj ankaw buson de la flughaveno veturi al la kvartalo de Lhasa urbo. Post du horoj ni kun la regula buso alvenis la lastan stacion che la Civila Aviado Domego kaj tiutempe la gvidisto sendita de la departemento pri turismo,tipa tibetnacia junulo de pli ol dudek jaragho kun la purpurigha vizagho sunumita,s-ro Laba jam atendis chi-tie por bonvenigi nin.

  Tibeto,mezkvante sidas en la alteco de pli ol 4000 metroj super la marnivelo,estas altebenajho kun la plej granda areo kaj la plej alta marnivelo en la mondo,titolighas kiel la "Monda Firsto"; kaj en tiu awtonoma regiono vivas ch. 90% da tibetnacianoj kaj la grandparto da tibetanoj kredas je Budhismo kaj la moro kaj kutimo de tiu nacio estas aparta. Pro tio,ke ne ekzistas la malpurigho kawzita de gaso kaj vaporo ellasita el diversaj industrioj,en Tibeto la aero estas ege fresha,la chielo estas ege lazura kaj aspektas pli alta,pli fora de tero,en la kulminoj de montegoj vidataj de okuloj estas pure blanka negho. Lhasa situas en la sudmeza parto de Tibeto,che la norda bordo de la Lhasa rivero,brancho de Yaluzangbu rivero,signifas "Sanktejon,Budhan Terenon,Elizeon", estas enlistigita kiel la fama urbo de historio kaj kulturo de shtato,funkcias kiel la chefurbo de Tibeto, ankaw estas unu el plej altaj urboj super la marnivelo en la mondo kaj tie vivas ch. sescent mil rezidantaj loghantoj. Lhasa urbo havigis al si ankaw belajn nomojn de "Suno urbo,Sunlumo urbo".
  La alpa reakcio preskaw neniighus en ni! Lhasa urbo situas en la zono de glacio kaj oksigenomanko kaj en la alteco de 3700 metroj super la marnivelo,tial la alpa reakcio estas neevitebla kaj maltrankviligata por la homoj,kiuj vivas en la landinternaj regionoj,estas ankaw la unua frontighonta al la nepra adaptigho por la homoj,kiuj eniras Tibeton. De frue antaw la duona jaro,por eniri Tibeton grupanoj de Esperanta grupo jam reviziis sin pri sanstato en hejmlanda hospitalo kaj ekhavis la sufichan psikan preparon. En la momento elpashinte el aviadilo,ni havis preskaw neniom da sento de? malkomforto,kaj alveninte kvartalon de Lhasa urbo,ekhavis iomete da sento flirtigha kaj la okuloj malgrande ekshvelis al ni,kio estis kawzita de oksigenomanko, sed tio estas tute eltenebla por ni kaj estas bagatela por nia korpo.
       Kvankam la gvidisto Laba avertis,ke ni ne multe movu,devu multe ripozi kaj trinki varman akvon,tamen ni estas tro stimulighantaj,kaj aranghinte nian loghejon,ni ja libere agadis kaj stratumis. Sed tamen, por ni iom ne adaptighanta al la reakcio ne estas la alpa,sed tiu de la tempodiferenco: jam vesperighis la okan,sed la suno reste pendas en la chielo dum matenighis la okan,sed ankoraw ne tute lumighas.

  Antawtagmeze de la 13-a,laborantoj de Chambro de Eksteraj Aferoj de Tibeto Universitato vizitis nin por konsilighi pri la programoj kaj arangho de tempo por la intershangho kaj kunlaboro,do ni plezure faris la unuapashan konversacion. Tibeto Universitato ampleksas ses klasifikojn de literatura scienco,natura scienco,ingheniera scienco,ekonomiko,arto kaj medicino kaj establis naw kolegiojn,fakultatojn kaj unu trejnan fakon por fremdlandaj studentoj kaj ankaw funkciigas la edukadon por plenkreskulo,kaj tie nuntempe studas ch. 8000 studentoj kaj laboras ch. 2000 instruistoj kaj laboristoj. Lastajn jarojn,Tibeto Universitato aktive disvolvas diversajn intershanghojn kaj kunlaborojn kun fremdlandaj akademiaj institucioj,do kompreneble deziras konduki signifoplenan esploradon kaj kunlaboradon en la internacia turismo de Esperanto,kulturo,instruado,reciproka sendo de instruistoj,trejnado de studentoj k.a. kun Internacia Klubo de EsperantoTurismo kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Pollando. Tial,rilate nian vizitadon,ke chi-foje,ni vojagha grupo de Esperanto vojaghis al Tibeto kaj efektivigis internacian turismon de Esperanto kaj disvastigi Esperanton en Tibeto,Tibeto Universitato estas serioze atenta. La estraro de la universitato persone aranghis nian viziton kaj ordonis la gegvidantojn de Chambro de Eksteraj Aferoj aktive plenumi la akcepton kaj aranghon.

  Posttagmeze de la 13-a,gvidite de gvidisto Laba,ni vizitis la faman Dazhao Templon. Tiu templo staras en la centro de Lhasa urbo,kaj antaw 1300 jaroj? tie estis lago,kiun oni ebenigis per terajho transportita de blanka kapro law la ordono de Wencheng princino. La sepan jarcenton p.K. la tiama tibeta regho Songzanganbu prezidis konstrui Dazhao Templon. Chi-tie la fumo kaj odoro de bruligataj oleo,aromajhoj kaj kandeloj chiam spiraladas kaj flirtadas,kaj chiutage dichiploj kaj kredantoj de Budhismo el diversaj lokoj svarmighas por pilgrimi kaj peti favorajn auwspiciojn. Fininte la viziton de Dazhao Templo,gvidisto Laba proponas nin stratumi en la antikva strato kun la historio de pli ol 1300 jaroj.

  Tiu strato chirkaw Dazhao Templo nomighas Bajiao strato kaj elkonstruighis en la sama epoko kun Dazhao Templo kaj longas ch. 1000 metrojn,kaj apud la strato lokighas pli ol 2000 loghdomoj,kaj che la ambawflanko de la strato staras arbare butikoj kaj pasantoj brue venas kaj iras,chi chio vidighas spektaklo kaj prosperigho; kaj tiu antikva strato estas plej perfekte konservita en Lhasa urbo,ankaw estas chi-loka koncentrejo de la religio, ekonomio, kulturo,nacia metio kaj arto,tipaj moroj kaj kutimoj de Tibeto; kaj sude de tiu strato kushas la placo enteni ch. dek mil homojn,kaj en la pasinteco tie estis ejo,kie lhasaj monahhoj kunvenis por debati Tripitakon. Chie en Lhasa urbo vidataj piuloj kaj lamaoj en kasajo aw kelkope aw tutfamilie pilgrimas al temploj por preghi kaj beni.

  Vespere,gvidisto Laba kaj mi gustumis la frandajhojn tibeteskajn en restoracio kun plena tibetnacia koloro. Manghinte,ni ghuis ankaw buteran teon,kiun tibetanoj ege shatas trinki. La butera teo estas kuirite farita per la lakto de poefago,kiu aparte vivas en Qinghai provinca kaj Tibeta altebenajhoj,kun butero kaj iom da salo,kaj la gusto estas forte odora. Tibetanoj simple prenas buteran teon kiel manghajhon,kio estas ja trinkajho derivata de la komforta vivo en la tibeta civilizacio.

  Antawtagmeze de la 14-a,gvidisto Laba kunkondukis nin al la simbolo de Lhasa,standardo de Tibeto -- Budala Palaco. Gvidisto Laba bone kaj lerte servis al ni kaj de li mi sciighis multe da scio pri kulturo,historio,moroj kaj kutimoj kaj religio k.a. de Tibeto,kio multe profitigas min. Budala Palaco situas sur Maburi monto che la kvartalo de Lhasa urbo,estas grandioza kaj solena,algluighe al la monto elkonstruighis de la sepa jarcento p.K. okupas la teron de 36 hektaroj,posedas la konstruan areon de pli ol cent tridek mil kvadrataj metroj, firme staras en la alteco de pli ol 3700 metroj super la marnivelo. La chefturo de la palaco altas je 115.7 metroj,havas 13 etaghojn kaj la palaco enhavas sennombrajn halojn,tombejojn, nichojn,salonojn,loghdomojn k.a. ejojn, kovrighas per la mistero kaj kvieto,kaj aspektas kiel labirinto. Se oni ne kondukus eniri la palacon, aw tie ne estus indikaj markoj,estas imageble,ke la vizitantoj enirus facile,sed elirus malfacile! Budala Palaco posedas milojn kaj milojn da delikataj freskoj,ankaw kolektas kaj konservas statuojn,Tang kartojn,religiajn instrumentojn,klasikajhojn k.a. historiajn objektojn el diversaj dinastioj,farighas la grandvalora trezorejo de religio kaj kulturo en Tibeto,estas la plej alta super la marnivelo,la plej granda kompleto da antikvaj konstruajhoj de la kastela stilo en la estanta mondo,estis enkatalogigita kiel Heredajho de Monda Kulturo.

  Posttagmeze de la 14-a,Tibeto Universitato enawtigis nin al sia sidejo. La estraranoj de la univrsitato varme akceptis nin en la antawchambro de rektoro kaj tie ni ambawflankoj agrable interparolis pri la funkciigo de la internacia intershangho kaj kunlaboro,kio estas fruktodona. Tibeto Universitato elkore esprimas kunlabori en la internacia turismo de Esperanto, kulturo,instruado,reciproka sendo de instruistoj,trejnado de studentoj k.a. kun Internacia Klubo de EsperantoTurismo kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Pollando,kaj volontas doni helpon kaj servon al la vojaghantoj,kiuj vizitos Tibeton fininte la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto okazigota somere 2004 en Pekino. En la konversacio ni uzis Esperanton kaj mi esperantigis kaj chinigis.

  Tibeto Universitato esprimas en la venonta semestro funkciigi Esperantan kurson por stimuli kaj subteni gestudentojn lerni kaj uzi Esperanton. Kiel la plej altnivela klerigejo en Tibeto se Tibeto Universitato povus sukcese funkciigi Esperanton kiel la oficialan kurson,do tio ne nur elkulturos novajn tibetajn esperantistojn kaj senmankigos la blankajhon de china Esperanto-movado en Tibeto, sed ankaw ech oferos aktivan influon al la internacia Esperanto-movado kaj multe kontribuos al diskonigo de tibeta kulturo kaj turismaj richfontoj inter nacioj dank` al Esperanto!

  

  Law nia vojagha plano,ni anaro ankoraw vizitos Rikaze urbon. Ni timas,ke en unu tago la tempo veturi de Lhasa urbo al Rikaze urbo kaj reen estas nesuficha,uzunte la interurban buson, do ni petas helpon de Tibeto Univrsitato. Informighinte pri tio,Tibeto Universitato rekte donis al ni grandan favoron kaj aparte sendis propran buson kaj tibetnacian kondukiston spertoplenan kaj vojo-bonkonatan,s-ron Laba al ni por veturigi nin al Rikaze urbo.

  Je la 15-a,dum la veturado al Rikaze urbo,mi scivoleme demandis s-ron Laba,kial en Tibeto nemalmultaj tibetanoj prenis la saman nomon "Laba". Li respondis,ke en tibeta nacio la nomo "Laba" estas populare uzita kaj en tibeta lingvo la vorto Laba signifas "naskitan en jhawdo". S-ro Laba bone regas nian buson kaj bone konas la intermontajn vojojn,tiel ke nur post kvin horoj ni atingis Rikaze urbon.

  Rikaze urbo situas for de la okcidento de Lhasa urbo pli ol 300 kilometrojn,che la kunfluejo de Yaluzangbu rivero kaj Nianchu rivero kaj sidas en la alteco de 4000 metroj super la marnivelo. En tibeta lingvo Rikaze signifas "plej bonan bienon". Rikaze urbo estas la dua granda en Tibeto kaj komence Rikaze urbo evoluadis surbaze de konstruado de templo. Je 1447 p.K.,post kiam Dalaj- lamao la Unua konstruis Zhashillunbu Templon en Rikaze,do tiu urbo ekprosperighadas pashon post pasho kaj farighas la centro de politiko,ekonomio,kulturo kaj religio en la posttibeta regiono. Ni kun granda intereso vizitis Zhashilunbu Templon. Zhashilunbu Templo grandioza posedas la konstruan areon de tricent mil kvadrataj metroj kaj kelkdek halojn kaj salonojn,estas la plej granda templo de la Flava skolo el Lamaismo en la posttibeta regiono,farighas la standardo de Rikaze urbo, estas ankaw la rezidejo de Panchan-lamao,funkciighis kiel la centro de la religia kaj politika agado okazigita de chiu Panchan-lamao post Panchan-lamao la Kvara kaj ene kushas la tomboj por chiuj antawaj Panchan-lamaoj,kolektighas kaj konservighas budhaj statuoj,Tang kartoj,religiaj instrumentoj,klasikajhoj k.a. historiaj objektoj el diversaj dinastioj.

  Vespere je la nawa kaj duono,s-ro Laba sekure rekondukis nin al Lhasa urbo,kio garantiis,ke law la vojagha plano ni povas kapti tempon forflugi de Tibeto en la antawtagmezo de la venonta tago.

  En Lhasa urbo,mi renkontis du interesighantojn,kiuj naskas fortan intereson al Esperanto pro mia diskonigo de nia lingvo kaj esprimas la volon rapide lerni Esperanton kaj partopreni Esperantan agadon: unu estas tibetnacia junulo,ankaw nia gvidisto Laba,alia estas awstraliano,s-ro Rupert,kiu samloghis kun mi en Lhasa urbo kaj profesias kiel instruisto de angla lingvo en Chongqing urbo de Chinio. La celo lerni Esperanton por gvidisto Laba estas tre rekta,ankaw tre reala. Li diris al mi,ke en la turisma rondo de Lhasa namalmultaj turismaj laborantoj scipovas anglan lingvon kaj grave estas,se mi scipovus Esperanton,mi ne nur povos amikighi kun multaj fremdlandaj esperantistoj, sed ankaw akceptus fremdlandajn vojaghantojn al Tibeto pere de Esperanta kanalo,kio kaj aplikus Esperanton kaj multigus mian kason. La awstrala s-ro Rupert povas paroli iom da china lingvo kaj lia intereso al Esperanto estas naskita de nia interparolado. Li demandis,chu mi unuope aw kelkope kun aliaj vojaghis al Tibeto,kaj mi respondis,ke mi akompanis kelkajn polojn al Tibeto; li plue demandis,chu mi konas polan lingvon aw ili parolas chine,kaj mi respondis,ke ni ambawflanko ne scipovas la reciprokajn lingvojn; li dawrigas sian demandon,chu ni faris la intershanghon pere de angla aw alia nacia lingvo,kaj mia respondo estas ne per la angla,ankaw ne per la alia nacia,sed per la artefarita, interancia lingvo -- Esperanto por nia vojaghado en Tibeto. Li mirighas kaj diris,ke unuafoje li sciighas de mi pri la ekzisto de Esperanto en la mondo. Do,mi simple prezentis al li la evoluadon kaj aplikadon de Esperanto kaj diris al li,ke en pli ol cent landoj de la mondo estas esperantistoj kaj Esperantaj organizoj kaj same en Awstralio. Li tre ghojas,ke li akiris de mi la scion pri Esperanto,kaj elkore esprimas,ke li eklernos Esperanton revninte sian laborejon.

  Dum la restado en Tibeto,krom intershanghi kun Tibeto Universitato kaj la departemento pri turismo,ni grupo de Esperanto ankaw detale enketis la richfontojn de turismo kaj kulturo en Tibeto kaj esploris la eblecon trabati la vojon de Esperanta vojagho de Tibeto al la Suda Azio. Nia vizito en Tibeto ne nur aplikis Esperanton,sed ankaw faris aktivan propagandon por nia lingvo kaj sukcese agitis,ke Tibeto Universitato funkciigos Esperantan kurson en la venonta semstro. Kompreneble,tio devas esti unu el efektivigitaj niaj celoj,ke ni vojaghis al Tibeto: informado,lernado kaj uzado de Esperanto.

  Antawtagmeze de la 16-a,ni forflugis de Lhasa urbo al Chengdu urbo,kiu estas chefurbo de Sichuan provinco,por la dawra vojaghado de Esperanto en Chinio.

  Se Vi volus partopreni nian "2004 Malkovran Agadon de Tibeto ---- Mistera Firsto de la Mondo" okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto somere 2004 en Pekino,bonvolu kontakti min. Niaj interesaj programoj de Esperanto kun UK kaj Tibeto estas defrue pretaj por Vi!
  Jen,mian kontaktan manieron:
  s-ro Liu Jianguo (prezidanto de China Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo)
  Adr.: Nanling Lu,Tongling Dongcun,26-405#,CN--230011,HEFEI,Chinio
  Tel/faks.: 0086-551-4484370
  Retadr.: liujianguo@interrilatoj.com
  

  2003-11-05