Kunlaborante kun Internacia Klubo de Esperanto-Turismo,E-organizoj,edukaj kaj turismaj institucioj el Pollando,Islando kaj Francio, Ĉina Instituto de Esperanto kaj Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo okazigis la “23-an Internacian Simpozion pri Esperanto-Turismo” kaj la “2007-jaran Internacian Simpozion pri Esperanto-Edukado” en pluraj urboj de Ĉinio ekde la 15-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto 2007. Pli ol 30 ĉinaj esperantistoj el Pekino,Tianjin,Jinan,Qingdao,Hefei, Nankino,Suzhou,Ŝanhajo,Kantono k.a. urboj en Ĉinio,kaj 70 esperantistoj,fakuloj pri turisma kaj eduka kampoj el Pollando,Islando kaj Francio partoprenis la suprajn agadojn de Esperanto. Cetere,reprezentantoj el Ĉina Komunikado Universitato,Tianjin Internacia Instituto pri Kulturo, Hefei Buroo de Turismo, Anhui Universitato, Hefei Universitato de Teknologio,Kantono Universitato kaj el Kazimir Universitato, Bydgosczc Universitato de Teknologio, Bydgosczc Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulutro, Flugo Vojaĝagentejo en Pollando k.a. en-eksterlandaj edukaj kaj turismaj institucioj ĉesidis ankaǔ tiujn simpoziojn.
Pluraj amaskomunikiloj sendis ĵurnalistoj intervjui kaj raportis tiujn internaciajn agadojn de Esperanto al publiko,kio alportis aktivan propagandon al E-movado.
Ĉina Instituto de Esperanto
Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo
2007-08-15 |