Jiuhuashan Templa Foiro de Chinio
Jiuhuashan Templa Foiro originighis ekde Tang-dinastio (p.K. 618-a -- 907-a jaro). Lauh legendo,en la mezepoko de Tang-dinastio la eminenta bonzo Jin Qiaojue el Xinluo regno (nuna koreio) vizitis Jiuhuashan monton por sinekzerci en Budhismo kaj tie establis terenon de ritoj farataj por Ksitigarbha Bodisatvo (kiu speciale savas la animon de mortinto kaj reanimas mortinton en estonteco Budhisme) kaj diligente primeditis Zenon de Budhismo 75 jarojn. Je la trideka de julio (lau luna kalendaro de Chinio) ghuinte vivadon de 99 jaroj li formortis. Post tri jaroj,kiam lia kadavro estis enmetita en vazego,la kadavro ne nur putrighis,sed ankauh aspektas kiel vivanto,kaj kiam oni frapetis la artikon de la kadavro,auhdighis la sono simila al metalo. Lauh la diro de Budhisma sutro se la osto de kadavro kiel metale sonas,do Bodisatvo ja alvenis al la mondo,kaj pro tio liaj dischiploj rigardis lin kiel la animmigradon de Ksitigarbha Bodisatvo,respektis lin kiel Oran Ksitigarbhan Bodisatvon (auh Ksitigarbhan reghon) kaj sekve konstruis pagodon por lia korpo por oferi al li. Chiujare je la trideka de julio lauh la luna kalendaro,dichiploj kaj kredantoj de Bhudhismo el diversaj lokoj svarmighis en Jiuhuasham monto por omaghi kaj peti favorajn auhspiciojn,kaj samtempe helpe de tiu okazo multaj chirkauhmontaj vilaghanoj kaj artmetiistoj interkomercighis kaj ankauh tie folkloraj grupoj faris prezenton por akiri honorarion. Kauhze de tio iom post iom formighas la tradicia Jiuhuashan Templa Forio.
Ekde la 1983-a jaro revenis la Templa Foiro,permesite de registaro kaj ghis la 2003-a entute okazighis 21foja templa foiro. La Jiuhuashan Tempa Foiro dauhras du semajnojn kaj en tiu okazo estas diversaj kaj ampleksaj aranghoj de Budhismaj ritoj, interkomercighoj en-eksterlandaj,prezentado de tradicia kulturo,interesaj amuzoj ktp. Dum la foiro grandnombre da budhistoj,kredantoj kaj turistoj enlandaj kaj eksterlandaj estas allogitaj al tiu okazo. Chiujare la Templa Foiro akceptis la viziton de pli ol cent mil homoj. Jiuhuashan Templa Foiro jam estas envicigita de Shtata Ministerio de Turismo kiel tutland-ranga solena agado.
Jiuhuashan monto situas 20 kilometrojn for de sudokcidento de la urbocentro de Qingyang gubernio de Anhui provinco kaj ghi okupas ch. areon de 120 kvadrataj kilometroj kaj tie la chefa montpinto altas je 1342 metroj. Jiuhuashan monto estas pitoreska vidindejo de AAAA-rango (4A-rango estas plej alta en kadre de chinaj vidindejoj). En Jiuhuashan monto staras multaj antikvaj temploj,pagodoj kaj turoj,kaj fumo kaj odoro de bruligataj aromajhoj kaj kandeloj chiam spiralas kaj flirtas. Jiuhuashan estas ejo pilgrimata de adeptoj kaj fervoruloj de Budhismo kaj tie en Budhismo sinekzercas pli ol tri cent bonzoj kaj monahhinoj. Jiuhuashan monto kiel la sanktejo de Budhismo kaj charma vidindejo famighas tra Sudorienta Azio.
Chi-jare oni okazigis la 21-an Chinan Templan Foiron en Jiuhuashan monto: je la 23-a de auhgusto estis inauhguro kaj fermigha kurteno falis la 5-an de septembro (lauh la suna kalendaro).
Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo (HVEIT) chiam aktive intervenas en tian internacian agadon de China Templa Foiro per Esperanto kaj organizas esperantistojn kaj neesperantistojn partopreni la agadon de China Templa Foiro,kiuj el fremdlandoj interesighas pri Budhismo,antikva chinaj kulturoj kaj turismo.
Bonvolu kontakti kun HVEIT che:
direktoro Liu Jianguo
Adr.: Nanling Lu,Tongling Dongcun,26-405#,CN--230011,HEFEI,Chinio
Tel/faks.: 0086-551-4484370
Retadreso: liujianguo@interrilatoj.com
|