Dancvojaĝo tra Ĉinio 2005
Dum 9-25 de augusto 2005 okazis dancvojaĝo de la junulara ensemblo de moderna danco "RYTMIX" el urbo Torun /Pollando/ tra Ĉinio. La 13 junulinoj prezentiĝis sukcese ne nur dum 4-a E-Kongreso kaj 2-a Turisma E- Festivalo en Baotou (Interna Mongolio), sed ankau por kelkmil urbanoj de tiu dumiliona urbo. Ankau en Baotou la polaj junulinoj montris 60 ĉinajn vestojn dum modoprezentado en la plej granda vardomo. Krome la ensemblo "RYTMIX" lernis TAJ CHI . Oni multon vizitis i.a. Baotou urbon, Ĝingis Han Mauzoleon, Pekinon kaj Grandan Muron, ĝuis bonan akcepton en urboj Jinan kaj Qingdao, kie ili partoprenis la faman Bierfestivalon. Sekvis pluraj bonaj akceptoj kaj vizitadoj en Hefei, en Nankino, en Suzhou – Venecio de Oriento kaj ĉefurbo de silko, fine en Shanghaio.
La vojaĝon tra Ĉinio aranĝis S-ro Liu Jianguo el Hefei, helpe de pluraj esperantistoj el diversaj ĉinaj urboj, dank’al kiuj la junulinoj estis tre kontentaj de la vojaĝo.
De ĉinaj esperantistoj organizantoj de E-aranĝoj kaj kongresoj povus lerni kiel zorgi pri iliaj eksterlandaj gastoj.
En Pollando la vojaĝon aranĝis Internacia Centro pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz kaj financis ĝin Loĝeja Kooperativo el urbo Torun, ĉe kiu funkcias danc-ensemblo “RYTMIX”, kiu jam plurfoje prezentiĝis eksterlande dum E-Kongresoj kaj aranĝoj.
La vojaĝo helpis ankau prepari la 16 Internacian Esperanto-Kongreson por la 14.05-4.06.2006 en Ĉinio, kie eblos vojaĝi lau kelkaj vojaĝvariantoj kun ebleco viziti la 58 IFEF-Kongreson en Shanghai dum 6-12.05.2006.
Andrzej Grzebowski
2005-09-01 |