Altŝtataj Oficistoj de Kongio/Kinŝaso vizitis Ĉinion
Invitite de HVEIT, s-ro Kibonge BABINGWA, la speciala sendito de la vicprezendento kaj la altŝtata oficisto de Turisma Ministerio de Kongio, s-ro Jose Mandjeku ZAMBAKOKO kaj f-rino Martine BOKENGE, la specialaj gesenditoj de la ĉefministro de Kongio triope vizitis urbon Hefei en la 29a de Junio ĝis la 1a de Julio. La vizito estis la sukcesa post longa penega kunlaboro de ĉina kaj konga esperantistoj. Hefei-aj esperantistoj aranĝis la tutan viziton. La vizito allogis la zorgon de la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Kongio.
Ĝis nun, Ĉinio jam oficiale subskribis paktojn kun pluraj afrikaj landoj pri turismo, ĉinaj turistoj povas preni iun ajn la menciitan landon kiel turisman cellokon. Ni esperas, ke oni povu fari grandan kontribuon al la turisma afero inter Ĉinio kaj Kongio tra Esperanto. Tio favaros al nia afero de Esperanto.
Liu Jianguo
2004-06-05 |