REGULARO PRI ĈINA SEKCIO DE INTERNACIA ASOCIO "MONDA TURISMO"
A. Fondiĝo: La fondiĝo de Ĉina Sekcio "MT", lau la statuto kaj la regularo pri landa sekcio de "MT", estas konfirmata per la voĉdono en la Ano-Kunveno de la Sekcio kaj raportite kapjesata ĉe Estraro de "MT".
B. Sidejo: Decidite de la Ano-Kunveno de la Sekcio, la sidejo de Ĉina Sekcio establiĝas en la urbo Hefei, kiu estas la ĉefurbo de provinco Anhui, en Ĉinio.
C. Anoj:
1. varbi por "MT" subtenantajn anojn kaj kolekti de ili kotizojn, kaj sendi la kotizojn al la Centra Oficejo de "MT",
2. kunlabore kun koncerna landa reprezentanto rekomendi al la Estraro de "MT" individuajn anojn,
3. kunlabore kun koncerna landa reprezentanto rekomendi al Ĝenerala Kunveno de "MT" kandidatojn por honora aneco,
4. prezenti koncernajn organizaĵon kaj entreprenon aliĝi al "MT" kiel kolektivan anon, 5. mobilizi enlandajn anojn disvastigi kaj apliki Esperanton en turismo,
6. postuli enlandajn anojn zorgi pri harmonia aktivado kaj autoritato de "MT".
Ĉ. Strukturo:
1. Ano-Kunveno de la Sekcio:
(1) la Ano-Kunveno de la Sekcio --- kunvokata de la Estraro de la Sekcio minimume ĉiun trian jaron kaj partoprenanta de ĉiuj anoj de la Sekcio:
a) la Ano-Kunveno de la Sekcio estas valida kaj decidopova, se pratoprenas ĝin ne malpli ol dek anoj de la Sekcio,
b) pritrakti la raportojn de la Estraro de la Sekcio kaj senŝarĝigi la Estraron,
c) elekti novan Estraron de la Sekcio,
ĉ) voĉdoni pri rekomendoj por la nova Estraro de la Sekcio,
d) rekomendi al Ĝenerala Kunveno de "MT" kandidatojn por honora aneco,
e) fari koncernajn decidojn pri la ŝanĝo de la regularo de la Sekcio;
(2) okazo de la Ano-Kunveno de la Sekcio ĉiam signifas finon de la oficperiodo de la Estraro de la Sekcio kaj komencon de nova trijara oficperiodo;
(3) decidoj de la Ano-Kunveno de la Sekcio estas prenataj per simpla plimulto de la ĉeestantaj anoj;
(4) decidoj faritaj de la Ano-Kunveno de la Sekcio devas esti raportataj al la Estraro de "MT".
2. Estraro de la Sekcio:
(1) la Estraro de la Sekcio --- konsistanta el 3--5 personoj, inter ili la estro, vicestro kaj 1--3 estraranoj;
(2) la estraranoj estas elektataj de la Ano-Kunveno de la Sekcio;
(3) la estro de la Estraro de la Sekcio kunvokas la kunsidojn minimume unufoje jare;
(4) al la taskoj de Estraro de la Sekcio apartenas ĉefe:
a. prilabori jarajn agad-planojn,
b. organizi ĉiujare almenau unu enlandan au internacian Esperanto-aranĝon en sia lando. c. informi la enlandajn anojn de la Sekcio kaj "MT" pri ilia laboro,
ĉ. liveri raportojn, informojn kaj klarigojn al la Estraro de "MT", lau ĝia postulo, d. rajtigite de la Estraro de "MT", reprezenti "MT"-n ĉe enlandaj organizaĵoj, institucioj kaj instancoj,
e. ĉiu estrarano de la Sekcio okupiĝas pri difinita specifa kampo de la agado de la Sekcio kaj pri la laboro je tiu kampo faras individuan raporton por la Ano-Kunveno de la Sekcio.
D. Taskoj: La taskoj de la Sekcio estas:
1. origi anojn de "MT" loĝantajn en sia lando, respondi anojn interesiĝantajn pri la koncerna fako.
2. organizi ĉiujare almenau unu enlandan au internacian Esperanto-aranĝon en sia lando, respondi Esperanto-aranĝon pri la koncerna fako.
3. helpi la landan reprezentanton realigi ties taskojn.
4. informi pri la agado de "MT" en sia lando.
5. kunlabori en varbado kaj instruado, traduki kaj eldoni informojn kaj materialojn pri turismo.
6. instigi turismajn firmaojn, entreprenojn kaj instancojn pri kulturo kaj eduko lerni kaj utiligi Esperanton.
7. helpi varbi partoprenantojn al Esperanto-aranĝoj en aliaj landoj.
8. laubezone prizorgi restadojn en sia lando de grupoj de "Esperantotur" kaj de vojaĝoficejo--partneroj de "Esperantotur" au de individuaj E-turistoj.
E. Monrimedoj:
1. por kovri proprajn kostojn de sia agado, lau la regularo pri landa sekcio, la Sekcio povas enspezi la parton de la kolektitaj kotizoj de subtenantaj anoj.
2. per si mem, akceptante turistojn, la Sekcio povas gajni la rekompencon.
3. la Sekcio akiras eventuale de aliaj fontoj.
F. Aldona noto: Tiu ĉi regularo de la Sekcio (Esperantigita kaj ĉinigita) estas akceptita dum la unua Ano-Kunveno de Ĉina Sekcio de Internacia Asocio"Monda Turismo" en Hefei je la 20-a de oktobro 2001
2001-10-21 en Hefei
|