INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI TURISMO

 

Mallonga Parolado
Pri La Konduko De Internacia Turismo De Esperanto

  En la universala Esperanto-movado,la plej evidenta meritindajho eble vidighas ja en turismo. Rilate la koncepton de turismo larghasence,oni elhejmighas kaj iras per veturilo,do li/shi efektive kontaktas kun turismo. Je tia signifo,dum la disvolvado de Esperanta aktivado,ni chiuj entuziasmaj esp-istoj fakte partoprenas en la produktado de turisma ekonomio. Esperanto estas universala,kion shia naturo kaj funkcieco klare difinas,tial,Esperanto estas ja efike intershangha rimedo kaj avantagha vojo en la praktikado de internacia turismo.

  Ni scias,lau la neplena statistiko,multaj homoj el pli ol 170 landoj kaj regionoj lernas kaj aplikas Esperanton. El tiuj, pli ol 120 landoj kaj regionoj sinsekve fondis E-organizon (tiu cifero devenis de UEA) kaj esp-istoj kaj la koncernaj turismaj kaj kulturaj institucioj el multaj landoj kaj regionoj membrighis che "Internacia Asocio de Monda Turismo" (tiu cifero devenis de "MT"). Tial,la gherminta universala Esperantujo estas egaj kaj plene latentfortaj profitfontoj de internacia turismo kaj internacia merkato de turismo por esp-istoj kaj turismaj organizoj,kiuj deziras entrepreni la internacian turismon de Esperanton.

  En la aferoj de internacia turismo,la grava aplikado de Esperanto estas per unu frazo: envenigi kaj elirigi. Ni ne nur invitas kaj rekomendas eksterlandajn esp-istojn al Chinio,sed ankau,ech chefe pere de ili kaj iliaj E-organizoj,kiuj deziras disvolvi la turismon de E-o,allogas pli da neesp-istoj de fremdlandoj al Chinio,kiuj estas kielebleplej akceptotaj de chinaj esp-istoj kaj E-organizoj au kunhelpataj de ili kun la koncernaj departementoj. Tio konkrete esprimas la funkciecon de E-o, ankau konstatas la aktivecon de E-o. Estas same,pere de esp-istaro,chinaj esp-istoj kaj E-organizoj ankau devas vigle varbi au rekomendi samlandanojn al la laudezirataj landoj kaj regionoj, kompreneble,se necese,kunlaborante kun la koncernaj institucioj. Kaj tio estas ghuste la supereco de ni esp-istoj kaj E-organizoj.

  Aktuale,mi opinias,al grandparto da chinaj esp-istoj kaj E-organizoj,kiuj esperas disvolvi internacian turismon de E-o,la chefaj antaukondichoj estas:
  la unua,fondi la kunlaboron kun la turismaj entreprenoj posedi rajton pri la eksteraj aferoj;
  la dua,bone koni la leghojn kaj regulojn pri la eksteraj aferoj;
  la tria,scii la turisman cirkonstancon,staton de geografio kaj trafiko en Chinio krom tiujn de propra regiono;
  la kvara,posedi pli da scioj pri turismo,ekz.:kiel chicheroni,kiel plenumi asekuron,kiel aranghi urghan aferon kaj kiel konekti kun koncerna loko ktp.;
  la kvina,kompreni la movighadon de turisma merkato,ekz.: pri chefsezono,antau-au-postsezono, politiko de shtato pri turismo,antaualarma sistemo k.a.;
  la sesa,doni racian itineron kaj prezon de vojagho;
  la sepa,plifortigi la kunlaboron inter regionoj kun enlandaj esp-istoj kaj E-organizoj;
  la oka,priatenti aliajn necesajn aferojn.
  Sufiche plenuminte la suprajhojn,aperighas la fundamento ekspluati la internacian turismon de E-o,kaj sekve de tio eklevighas ankau la ponto de E-o kaj la celo propagandi kaj apliki E-on;

  Ghenerale dirite,en la merkata ekonomio,se nur ni esp-istoj aktive starigas la vastajn kunlaborojn pri turismo kun la monda esp-istaro,povas krei ekonomie valoron,ankau socie valoron, kio donos la grandan movforton al la disvastigo kaj praktiko de E-o.
      Kun la standardo de verda stelo,manon en mano ni esp-istoj klopodu ekspluati Esperantan turismon!
  Grandan dankon!

  Preleganto: Liu Jianguo 
  ghenerala direktoro de Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo

  2001-11-25