Esperanto, la ponto por internaciaj interŝanĝoj pri kulturo kaj arto
Mia najbaro estas fanatikulo pri muziko. Precipe li ŝatas la orkestron de James Last,kiu estas majstro pri la direktado de orkestro. Dum la pasintaj dudek jaroj, li kolektis kaj aĉetis multegon da muzikaj materialoj, kiujn la orkestro prezentis en lastaj kelkdek jaroj. Li soifus (avidus) kontakti kaj eĉ renkontiĝi kun s-ro James Last. Li estis ĉagrenata pro tio, kiamaniere li povas kontakti kun la majstro. Subite, li rememoris, ke mi lernis Esperanton kaj vaste kontaktas kun fremdaj esperantistoj. La najbaro opiniis, ke mi havas eblecon helpi lin kaj li venis al mi kun la peto. Helpe de germana esperantisto, finfine mi kontaktis kun la majstro en la jaro 2001. James Last donacis al mia najbaro sian foton kun sia propra subskribo kaj muzikajn materialojn freŝe eldonitaj pere de la germana samideano. La majstro esperas, ke li volus renkontiĝi kun la najbaro en Ĉinio, se tio eblos.
Por celebri la 30-jaran jubileon de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, James Last kun sia orkestro prezentadis en Nanjing. aŭdinte la informon, la najbaro ekveturis al Nanjing spektis la prezentadon. Post la prezentado, James Last renkontiĝis kun li kaj ili interparolis pri orienta kaj okcidenta muzikoj. La najbaro prezentis por James Last ĉinan faman kompozicion per ĉina nacia muzikilo. La renkontiĝo daŭris preskaŭ du horojn.. Tiam multaj ĵurnalistoj demandis la najbaron, kiamaniere li amikiĝis kun la majstro? La najbaro diris, ke Esperanto estas la ponto por ili ambaŭ. Kun granda intereso ankaŭ La ĉina interpretisto de James Last demandis lin, kio estas Esperanto?
Pro tio Hefei Televida Stacio intervjuis la najbaron kaj faris serian programon, en kiu plurfoje menciis Esperanton. Preteratente, la afero allogis la rigardon de ĵurnalistoj pro la malgranda helpo de germana amiko. Kaj tio pli vaste propandis nian lingvon.
Liu Jianguo
2002-11
|