INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI TURISMO
 A) Itinero en Norda kaj Orienta Ĉinio
Pekino – Hefei – Huangshan – Hangzhou – Suzhou – Shanhajo

 01: matene aŭ antaŭtagmeze alveni al Pekino – ĉefurbo de Ĉinio k enhoteliĝi; posttag-meze vizitado de Tian`anmen placo – la plejgranda en la mondo,Malpermesita Urbo kaj Ĉiela Altaro; tranokte en Pekino
 02: vizitado de Granda Muro kaj Ding Maŭzoleo de Ming dinastio; tra- nokte en Pekino
 03: vizitado de Hutong (antikvaj loĝ-kvartaloj) kaj sportejoj de Olimpikoj; tranokte en Pekino
 04: antaŭtagmeze vizitado de Somera Palaco; posttagmeze au vespere per trajno veturi al Hefei urbo – bazloko de scienco k edukado en Ĉinio,ĉefurbo de Anhui provinco; ripozi en trajno
 05: matene alveni al Hefei kaj enhoteliĝi;vizitado de Baogong templo,promenado en urbocentro; tranokte en Hefei
 06: vizitado de Sanhe – antikva urbeto,Europeska kvartalo kaj placo,Anhui ĝardeno kun miniaturaj pejzaĝoj; tranokte en Hefei
 07: matene busveturi al Huangshan urbo – fama monta vidindejo en Ĉinio kaj enhoteliĝi; vizitado de antikva strato; tranokte en Huangshan
 08: matene grimpado de Huangshan monto; tranokte en Huangshan
 09: matene vizitado de Xidi kaj Hongcun – antikvaj vilaĝoj;tranokte en Huangshan
 10: matene busveturi al Hangzhou urbo – ĝardena kaj tea urbo,ĉef- urbo de Zhejiang provinco; tagmeze alveni kaj enhoteliĝi; vizitado de Okcidenta Lago kaj insuletoj de Okcidenta Lago; tra- nokte en Hangzhou
 11: vizitado de Lingyin templo,Alfluga montpinto kaj ĝardenoj; Tagmeze per buso au trajno veturi al Suzhou urbo – ĝardena kaj silka urbo de Jiangsu provinco; tranokte en Suzhou
 12: vizitado de Zhuozheng ĝardeno,Wangshi ĝardeno k Hanshan templo, krozado lau la Granda Kanalo; vizitado de silka fabriko,spekto de prezentado de modelo kun silkaj vestaĵoj; promenade en komerca kvartalo; tranokte en Suzhou
 13: busveturi al Shanhajo – ekonomia centro kaj plej granda urbo en Ĉinio kaj enhoteliĝi; vizitado de Shanhajo muzeo Popola placo, Yuyuan ĝardeno kaj antikva bazaro; vespere spekti vesperajn pejzaĝojn ĉe Huangpu rivero; tranokte en Shanhajo
 14: libera tago; tranokte en Shanhajo
 15: al flughaveno por reveni hejmen
 ----------------------------------------
 Prezo: (1 euro egalas al 9.6 juanoj de ĉina valuto)
 A: 549 euroj
 B: 769 euroj
 C: 752 euroj
 D: 566 euroj

 Rimarko1: Laŭ la kondiĉoj elektitaj la prezo de tiu itinero estas dividita en kvar specaj prezoj. La A-prezo posedas trajnon kun malmola lito kaj hotelon kun dulita ĉambro; la B-prezo posedas trajnon kun mola lito kaj hotelon kun ĉambro por unu persono; la C-prezo posedas trajnon kun malmola lito kaj hotelon kun ĉambro por unu persono;la D-prezo posedas trajnon kun mola lito k hotelon kun dulita ĉambro. La malmola kupeo de trajno entenas ses litojn k la mola kupeo de trajno entenas kvar litojn; hotelo estas tri-stela klasa.
  Rimarko2: Ĉiuj prezoj inkluzivas diversajn kostojn de supremenciitaj vidaĵo,vidindejo,kabloveturilo,trajno,buso,boato,en-urba transportado kaj loĝado.
 Rimarko3: Ĉiuj prezoj ne enkluzivas manĝadon. Se turisto volas nian aranĝon por manĝado,aldonu po 10 eurojn por tri manĝoj ĉiutage.