INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI EDUKO

 

Roman Dobrzyński

INSTRUI EN ĈINIO

       Tri monatojn (marto-junio 2006) mi pasigis en Pekino, instruante Esperanton en privata universitato. En ĝia turisma fakultato mi laboris kiel gastprofesoro. La universitato certigis al mi bonajn kondiĉojn. Mi loĝis en komforta apartamento de la instruista hotelo, rajtis senpage manĝi en la studenta manĝejo kaj ricevis salajron konforman al la ĉinaj cirkonstancoj. 

  Ĉinio rapidege evoluas, la ŝtataj universitatoj ne sukcesas plenumi la daŭre kreskantan bezonon de altkvalitaj kadroj, tial la registaro instigas fondadon de privataj altlernejoj – diris prof.Zhu Zhongcai, rektoro de la universitato.  Niaj absolventoj facile trovas laboron, ĉar la ĉina labormerkato aparte suferas la mankon de profesie preparitaj administrantoj, komputilistoj kaj specialistoj pri turismo.
  
  Kial en la privata altlernejo oni favoras Esperanton kaj elspezas monon por ĝia instruado? Respondas dekano de la turisma fakultato, s-ino Ruan Liping:

  Niaj studentoj laboris kiel volontuloj en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Tiam mi povis senpere konvinkiĝi, ke Esperanto estas viva lingvo. Ĝi estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ instrumento de amikiĝo. Krom tio ĝi multe helpas lerni eŭropajn lingvojn.

 

La Universitato

        Sep mil studentoj studas  en la universitato, kiu konsistas el du apartaj kampoj. Mi loĝis en la nova parto kiu situas en Changping, la norda ekstremo de Pekino survoje al la Granda Muro. Ĝi duoble meritas la epiteton „universitata kampo”, ĉar ĝi vere situas interne de vastega kamparo, kie etaj terkulturistoj kultivas legomojn. Sur dudek hektaroj staras modernaj konstruaĵoj. En ili tri mil studentoj trovas kondiĉojn, kiuj plene kovras iliajn bezonojn pri studado kaj ĉiutaga vivo tiel, ke oni povus diplomiĝi sen eliri eksteren. Por eliri dum la labortagoj, la studentoj devas montri permeson al gardistoj. Laŭ la ĉina tradicio antaŭ ĉiu institucio ankaŭ staras simbolaj gardistoj, du ŝtonaj leonoj kun kolere malfermitaj faŭkoj.

  La universitatan kampon ĉirkaŭas malgrandaj privataj magazenoj, restoracioj kaj aliaj servejoj, establitaj speciale por la studentoj kaj instruistoj. La permeso eliri ne estas bezonata semajnfine kaj fakte nur tiam oni povas iri al la urbocentro, kiu troviĝas 30 km for. Necesas proksimume 5 horojn por vojaĝi tien kaj reen. Nenio mirinda, ke nur kelkfoje mi sukcesis viziti la centron de Pekino, ĉar tio postulis tutan tagon, dum mi estis libera nur sabatojn. Foje mi kredis vivi sur insulo des pli, ke laŭ la azia kutimo la universitaton ĉirkaŭas alta muro.

  Laŭ orienta poligono de la muro etendiĝas grandega, oranĝkolora studenta domo. Knaboj kaj knabinoj loĝas aparte, reciproka vizitado ne estas bonvena. En unu ĉambro vivas 8 – 10 personoj. Plej multe da tempo ili pasigas ekstere de siaj dormejoj en la vasta spaco de la universitata kampo. Laŭ la okcidenta muro etendiĝas profesora hotelo, kie mi loĝis. Siajn ĉambrojn havis tie ankaŭ riĉaj studentoj. Unu jaro de studado kostas 700 eǔrpj. La saman sumon oni bezonas por vivteno.

  La centran lokon de la universitata tereno okupas impona domego destinita por didaktikaj celoj. Ĉefe konsistigas ĝin tradiciaj klasĉambroj kun tabulo kaj kreto. Tamen okulfrapas salonegoj kun centoj da komputiloj. En la plej granda komputilejo la studentoj rajtas uzi interreton kontraŭ la pago de 1 juano por horo. (10 juanoj = 1€)

  Super la studenta manĝejo troviĝas granda aŭlo, fakte moderna teatro por mil spektantoj. Tie okazas oftaj solenaĵoj, ĉar Ĉinio estas lando de ceremonioj. La lasta solenaĵo, kiun mi tie spektis estis la enmanigo de diplomoj por 2000 ĉijaraj absolventoj, ĉiukaze markita per foto kun la rektoro. Tamen la granda aŭlo servas ĉefe por artaj prezentadoj, kiuj havas kutime konkursan formon. Dum tri monatoj mi povis admiri konkursojn pri oratorado, kantado kaj danco. Por ĉiu konkurso la gestudentoj intense prepariĝis kaj atingis mirindan nivelon. La universitato celas apogi la profesian scion de siaj studentoj sur vasta kultura fundamento. Tamen oni pensas ne nur pri la sana menso, sed ankaŭ pri la sana korpo. 

  Malantaŭ la didaktika konstruaĵo staras la alia malpli granda, kies teretaĝon okupas studenta manĝejo kun pli malpli 500 sidlokoj. La kuirejo ofertas almenaŭ tridek pladojn. Oni kutime elektas tri aŭ kvar kaj pagas samtiom da juanoj. La manĝaĵo estas ne nur malmultekosta, sed ankaŭ ĉine bongusta, ĝian ĉefan parton konsistigas legomoj. Konsiderinda estas la manko de deserto. Eble pro tio malofte oni vidas dikulojn.   En la universitata tereno troviĝas kelkaj pli altkvalitaj restoracioj kaj ekster la muroj oni havas  dekkelkon da ili. Mi ofte iris tien grupe, malgraŭ la rajto de senpaga manĝado en la studenta manĝejo, ĉar laŭ la eŭropaj kriterioj eĉ la pagendaj manĝaĵoj ŝajnas senpagaj. Kvin personoj povas bone manĝi kontraŭ 5€.    

  La trionon de la universitata kampo okupas moderna stadiono, en kiu oni povas ekzerci multajn sportojn. Ĝia spektejo entenas kelkmil sidlokojn. Kiam mi venis marte, ankoraŭ malvarmis. Dum la interlecionaj paŭzoj mi ofte vidis grupojn de gestudentoj, kiuj varmiĝi ekzercis tiradon de ŝnurego. Evidentiĝis, ke tio estas ŝatata ludo same de knaboj kiel de knabinoj. En la maja freŝa varmo komenciĝis oftaj konkursoj pri diversaj sportfakoj. Foje, speciale dum la inaŭguraj kaj fermaj paradoj, ŝajnis al mi partopeni olimpikajn ludojn.

  Same la artaj kiel sportaj konkursoj multe absorbis studentojn foje eĉ dum tuta semajno, rezulte mi vole-ne-vole perdis miajn lecionojn de Esperanto.


Espelando

       La oferton instrui Esperanton en la ĉina universitato mi akceptis kiel novan defion, kiu evidentiĝis multe pli granda ol mi povis imagi. Draste renversiĝis mia ĝisnuna imago pri la fama facileco de la lingvo internacia. La ĉinoj nomas ĝin shi jie yu, kio signifas mondlingvo kaj prononciĝas proksimume  ŝi ĵie ju. Tamen se vi eĉ sukcesos ekzakte elbuŝigi unuopajn sonojn, ankaŭ tiam neniu ĉino vin komprenos, ĉar ĉiu sono devas esti dirita en adekvata tono, por ke la vorto reprezentu la deziratan signifon. En 1986 okazis Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Mi akompanis al eŭropa esperantisto, kiu estis poligloto kaj parolis ankaŭ la ĉinan. Li parolis, sed tute ne estis komprenata. Ŝajnis, ke la alparolataj ĉinoj eĉ ne konjektis, ke la eŭropano parolas en ilia lingvo.

  Ĉifoje mi proprasperte konsciigis al mi, ke la eŭropajn lingvojn kaj la ĉinan dividas abismo. Ĝi jam aperas en la nomo de la lernejo: Centro Ŝtato Rego Teorio Mola Objekto Lerni Korto. Tiu ĉi abstrakcia kunmeto de la vortoj tradukiĝas kiel Ĉina Universitato de Administrado kaj Informadiko. La ĉina vortfarado radikas en fora historio, estas strikte ligita kun ideografio, tial multaj vortoj prezentas enigmojn en si mem. Bela konsistas el du vortoj piao liang, dum la unua signifas videbla, la alia lumo. En la ĉina lingvo mankas morfologia ŝanĝiĝo pri persono, genro, kazo, gramatika nombro ktp. Ĉiu vorto aǔ pli precize – ideogramo havas unusolan formon, kiu estas komparebla kun la Esperanta radiko. Ni Hao! -  tradukiĝas ekzakte Vi Bon'! kaj signifas Saluton! Haunying Ni! signifas  Bonvenon al vi! sed precize tradukiĝas kiel Ĝoj' Renkont' Vi!

  Scivolemuloj pri la ĉina lingvo profundiĝu mem en tiun vastan kaj interesan temon. Mi citu nur kelkajn propre notitajn ekzemplojn, unue el la kampo de fonetiko. Mi diris al studentoj preni, ili ripetis pleni, iri - ili, revi - levi. Estas konata afero, ke azianoj malfacile prononcas „r”. Sed tio ne estas sola problemo. Kiam mi diris monto - oni ripetis mondo. Ne ĉiuj ĉinoj havas samajn problemojn. Ekzemple la nordanoj anstataŭ kongreso diras gongleso, kaj prononcas kiel gaj. Multaj sudanoj ne kapablas prononci „r” nek „n”, ambaŭkaze ili diras „l”.

  Neĝa, tre diligenta studentino, surskribis kelkajn paĝojn de sia kajero per nur unu vorto frato. Kiam mi petis legi, ŝi diris – flado, flado, flado... Tiam mi komprenis, ke ne eblas instrui la lingvon al la grupo, sed necesas lernigi unuopajn vortojn al ĉiu studento individue. Dum miaj lernantoj ripetadis sensukcese Esperantan vorton, mi provis prononci ĝian ĉinan ekvivalenton. Evidentiĝis, ke mi eĉ pli fiaskis, kio edifis la junajn ĉinojn. Oni komprenis, ke ni ĉiuj estas samaj viktimoj de la Babela Turo.

  La diferencoj estas aparte miskompreneblaj en la skriba formo. Antaŭ duonjarcento estis adaptita la latina alfabeto al la tiel nomata „ĝenerala lingvo” (putonghua). Ĝi estas fakte la Pekina dialekto disvastigita en la tuta teritorio de Ĉinio. La alfabetigon de „putonghua” multe influis  Esperanto. Nun surbaze de la latina alfabeto funkcias komputiloj kaj poŝtelefonoj. Tamen ne estas facila afero legi la ĉinan lingvon per la latinaj literoj. Ekzemple mi petis studenton skribi la vorton prospero kaj li skrbis blosbilo.

  „Prospero” estis persona nomo tradukita el la ĉina lingvo. Mi havis sume ses grupojn, kiuj ampleksis 80 studentojn. Neniel mi povis memori iliajn ĉinajn nomojn, tial mi petis, ke ĉiu mem tradku sian personan nomon al Esperanto aŭ elpensu pseŭdonimon. Knabinoj adoptis siajn nomojn en adjektiva formo. La plej bonaj studentinoj estis Jada, Verda, Neĝa, Bela, Sukera, Sona, Akva. Inter la studentoj distingiĝis Soldato, Tigro kaj la kompatinda Prospero. Dum tri monatoj li ne sukcesis flue prononci sian Esperantan nomon. Parenteze dirite, dum superaj ekzamenoj oni kontrolas la prononckapablon de ekzamenatoj per jena turmenta frazo: Pro propra profesia progreso kaj prospero, kion oni unue prononcas pli malpli jene: Blo blobla blofesia blogleso kaj blosbilo.

  Mi malfrue konstatis tion, kio por profesia fonetikisto estas memkomprenebla, ke mia balolabalado (parolaparato) estas malsame formita ol tiu de ĉino. Tial la vorton parto oni ripetis kiel baldo, tre kiel dle, kajo kiel gajo, tago kiel dako ktp. Reciproke mi fuŝe aŭdis ĉinajn vortojn, ne povante distingi ne nur b kaj p, d kaj t, sed ankaŭ vokalojn. Por mi a”ofte sonis kiel e, o kiel u kaj e ŝajnis i.  Mi petis skribi per kreto, oni skribis pal glado. Bu Dong ( Mi ne komprenas.) sonas por mi en parola formo kiel Pu Tun.

  Skribado en Esperanto starigis altajn barierojn al la studentoj, ĉar ĉino ne pensas pere de sonoj kaj literoj, sed per bildoj (ideografiaĵoj). Li lernas tutan vorton kaj ne dispartigas ĝin je unuopaj sinsekvaj sonoj reprezentataj de respektivaj literoj. Alia problemo rezultas el la longeco de eŭroplingvaj vortoj. La ĉinan lingvon konsistigas ĉefe unusilabaj vortoj kun la komenca konsonanto kaj fina vokalo. Ofte nur unu vokalo estas memstara vorto. Tial ne nur prospero prezentas por ĉino kakofonion, sed ankaŭ aliaj multsilabaj vortoj, eĉ sen la damna „r”, kiel ekzemple konstitucio. La problemo pligrandiĝas en kunmetitaj vortoj, kiel korespondamikino. Ĉino vidas en tiu ĉi sepsilaba esprimo sep diversajn vortojn. Li ne nur devas ekmemori ĉiun silabon aparte, sed ankaŭ ilian sinsekvon kaj stumblas kiel eŭropa infano, diranta lomokotivo anstataŭ lokomotivo.

  Eŭropanoj rekonas en Esperanto multajn vortojn, ĉar ili ekzistas en tia aŭ alia formo en iliaj lingvoj. Por ĉino ĉiu vorto en Esperanto estas fremda, inkluzive de la geografiaj nomoj. Usono estas Mei Guo, Pollando - Bo Lan, Parizo – Ba Li, Varsovio – Hua Sha, Eŭropo – Ou Zhou. En poŝtoficejo mi foje volis sendi poŝtkarton al Hamburgo. Sub la adreso mi skrbis angle nomon  de la cellando. La poŝtkarto ne povis esti sendita, ĉar neniu oficisto sciis, kio estas „Germany”. Mi devis reveni al la universitato kaj peti studenton, ke li skribu sur la poŝtkarto respektivan ideografiaĵon. Parenteze – Germanio en la ĉina estas De Guo, kio signifas „Nobla Lando”.     

  Kial do la Zamenhofa lingvo nomiĝas en la ĉina shi jie yu? Ĉar la vorto Esperanto estas por ĉinoj ne prononcebla kaj propagandi la lingvon sub tiu ĉi nomo havus neniun sencon. Parto de miaj studentoj post trimonata lernado ankoraŭ parolis espelando kaj mi devis konsideri tion progreso kompare kun la pli fruaj variantoj, kiel ekzemple esblando. Tamen je la fino la plimulto sukcesis klare prononci: „Esperanto”.

 

La instruado

       Mian vojaĝon al Ĉinio mi konsideris misio kaj akceptis la oferton senkondiĉe. Nur mi petis akompanon de asistanto, por entute povi interkompreniĝi en la lernejo kaj des pli kun miaj studentoj. Tiun rolon perfekte plenumis esperantisto Cui Jia You - „Gajo”, kiu jam pli frue instruis Esperanton en la sama universitato. Post iom da tempo Gajo eklaboris aliloke kaj anstataŭis lin alia sperta instruisto de Esperanto Liu Bouguo – „Optimisto”. Ni laboris duope, sed dividis la taskojn. Dum mi okupiĝis pri paroligo, la ĉina kolego klarigis gramatikaĵojn kaj miskomprenojn. Jen modifita Cseh-metodo. Shajnas al mi, ke pro manko de analogio inter Esperanto kaj la china lingvo estus malfacile apliki la Cseh-metodon en ĝia klasika formo.

  Gajo kaj Optimisto instruis laŭ tre bona lernolibro de prof. Li Shi Jun (Laŭ Lum), dum mia ĉefa instruilo estis la televida kurso „Mazi en Gondolando”. Mi finis Esperantigon de „Mazi” en 1995-a jaro per akuta korinfarkto, el kiu savis min tuja operacio. Estis tiam neimageble, ke „Mazi” „savos” min 11 jarojn pli malfrue en Ĉinio. Ne nur „Mazi”, ankaŭ ĝia „patrino”, Mila van der Horst Kolińska, dank' al kies organiza talento kaj financa inventemo la verko povis materialiĝi. La „Granda Mazi” estis akceptita de la studentoj kun granda entuziasmo, ĝi kreis etoson de interesiĝo kaj bonhumoro. Tamen plej gravis, ke la studentoj povis tuj ekparli Esperanton, ripetante dialogojn kaj respondante demandojn. „Mazi” donas al instruisto riĉan materialon por paroligi lernantojn. La efikan utiligon de „Mazi” mi dankas ankaŭ al la fakto, ke en Ĉinio – je mia surprizo – estas vendata „Mazi en Gondolando” en formo de diskoj kune kun akompana lernolibro, en kiu troviĝas dialogoj en Esperanto kaj en la ĉina. Tiamaniere la studentoj komprenis la tekston, kio multege faciligis nian konversacion kaj iumomente ebligis al mi instrui tute sola.

  En la universitata kampo kvindek studentoj lernis en du grupoj. La aliaj kvar grupoj estis malgrandaj kaj sume nombris tridek personojn. Ili estis studentoj, kiuj praktikis en hoteloj kaj restoracioj. Mi kun mia komputilo vojaĝis tien per busoj. La vojaĝo unudirekten daŭris minimume du horojn. Tamen mi volonte veturis, ĉar la instruado en malgrandaj grupoj estis tre agrabla kaj efika. Unu el la grupetoj konsistis nur el tri knabinoj. Pro la vestaĵkoloroj mi spontane baptis ilin Kredo, Espero kaj Amo. Ili tre diligente kaj efike lernis kaj kiel la unuaj atingis la finon de la aventuroj de Mazi.

  Laboro kun la du grandaj grupoj estis pli malfacila. Ne eblis reteni atenton de ĉiuj. Cetere en privata lernejo ne ĉiuj studentoj vere interesiĝas pri studado. Gepatroj pagas, iliaj gefiloj ŝajnigas lernadon. Tiujn personojn mi ne ĝenis, dum ili ludis per poŝtelefonoj. Alia problemo estis malmulta tempo. Mi venis nur por tri monatoj. Ĉiu grupo havis nur du horojn semajne. Tamen pro diversaj kaŭzoj, kiel sportaj kaj aliaj konkursoj, la lecionoj ofte tute ne okazis. Laŭ mia kalkulo ĉiu grupo perdis almenaŭ duonon da siaj lecionoj.

  En tiu situacio mi fokusigis mian atenton je studentoj, kiuj montris la deziron lerni. Post la lecionoj mi havis iom da libera tempo kaj troviĝis en la universitata kampo. Tiamaniere miaj kontaktoj kun la studentoj estis daŭraj kaj donis al mi oftan eblecon babili. La diligentuloj vizitis min en mia apartamento kaj tiam okazis la plej efikaj lecionoj. Alia formo de la instruado estis miaj sabataj ekskursoj al Pekinaj vidindaĵoj kun du, tri personoj. Ili havis vortarojn kun si. Tiam Esperanto tute nature funkciis.

  Jada, la pej diligenta studentino, diris al mi je la adiaŭo: Mi lernas okan jarojn la anglan lingvon kaj mi ne povas parli. Mi lernas tri monatojn Esperanton kaj mi povas paroli. Same sukcesis Verda, Neĝa, krome Sukera, Akva, Sona, Bela kaj kelkaj aliaj. Nun ili telefonas kaj skribas al mi rete. Ni vere konversacias. Al Jada mi donacis libron „La Zamenhof-strato”. Ŝi ĵus raportis, ke jam unu ĉapitro estas tralegita.

 

Alia dimensio

       Tio estis mia kvina vizito al Ĉinio. Ĝi daŭris pli longe ol la pli fruaj kaj malfermis antaŭ mi alian dimension de la interhomaj rilatoj. Mi vivis inter la ĉinoj, kiuj rapide fariĝis amikoj aŭ ĉiukaze bonaj konatuloj kun propraj vizaĝoj kaj nomoj, ankaŭ kun siaj propraj ĝojoj aŭ zorgoj. Foje vizitis min knabino por plori pro sia amproblemo. Studentoj venis el diversaj, anguloj de la grandega Ĉinio, dum tuta jaro ili ne vidas siajn familianoj. Ofte mi rolis kiel anstataŭa avo. Kial? Verŝajne pro tio, ke mi estis malsama. Neniu alia eksterlandano instruis en la universitato. Miaj studentoj konfesis, ke ili pli frue neniam vidis deproksime „longnazulon”. Mi funkciis iomete kiel ekzotika estaĵo, kiun oni povas sendanĝere tuŝi, dum rilatoj inter studentoj kaj instruistoj estas en Ĉinio tre formalaj.

  Instruisto ĝuas prestiĝon. Oni nomas lin Lao Shi, kio laŭvorte signifas „Maljuna Instrui”. Do mi estis Luoman Lao Shi (Roman Instruisto). Foje mi furoris pro la eldiro: Wo Bu Lao, Wo Shi Lao Shi(Mi ne estas maljuna, mi estas instruisto). Fakte mi ĝuis duoblan estimon, jen kiel Lao (maljunulo), jen kiel Lao Shi (instruisto). En Ĉinio homo ne hontas sian maljunecon. Eksterordinara atento, kiun renkontas ĉiuflanke maljunuloj, estas en tiu lando specifa aspekto de la homaj ratoj. Komence mia eŭrope komprenata vira ĝentileco rilate al virinoj koliziis kontraŭ la ĉina ĝentileco rilate al maljunuloj. Kiam mi haltis ĉe la pordo por lasi la virinon eniri la unua, ŝi ankaŭ haltis por ke mi povu eliri  la unua. Finfine mi cedis al la ĉina tradicio kaj senĝene uzis la privilegion de mia aĝo, kiel unua mi eniris ĉambron, okupis sidlokon en buso, lasis studenton porti mian komputilon ktp.

  Tamen ne ĉiuj ĝentilaj gestoj estas kompreneblaj por eŭropano. Foje oni salutis min per jenaj vortoj. Mi trovas, ke vi havas pli da grizaj haroj ol antaŭ du jaroj. Tio estis komplimenta aludo al mia aĝo. Mi devis kompreni, ke malgraǔ la grizaj haroj mi aspektas tre vigle.Tiel klarigis al mi Liu Jianguo, esperantisto el Hefei, kiu organizis mian vojaĝon al Ĉinio (yjs00815@mail.hf.ah.cn). Ĝentileco estas grava elemento de la ĉina kulturo, ofte ĝi estas formaligita. Ekzemple dum tostado oni tintas per glasoj, sed ne estas indiferente, en kiu alteco troviĝas unu glaso rilate al la alia. Ĉiam pli alte devas troviĝi la glaso de pli grava persono.

  En la interhomaj rilatoj okulfrapas reciproka komplezemo. Mi demandis knabinojn, kiuj loĝis dekope en unu ĉambro, ĉu ili ofte kverelas. Ni ne kverelas, – klarigis Sukera  - sed provas komune solvi la problemon. Mi neniam observis streĉan sintenon inter la studentoj, nek aŭdis levitajn voĉojn, sed ofte vidis afablajn ridetojn. Sekve, malgraŭ mia natura nervozeco, mi ne havis okazon montri ĝin dum la tuta estado en Ĉinio. Tia sinteno estis observebla en miaj rilatoj kun studentoj, profesoroj kaj oficistoj.

  Neĝa estis oficistino en la dekanejo de la turisma fakultato. Ŝi zorgis pri miaj ĉiutagaj aferoj. Ŝi ankaŭ preparis teknikajn kondiĉojn de la instruado. Neĝa ĉeestis lecionojn en ĉiuj grupoj kaj tiamaniere lernis multe pli ol aliaj. Tute nerimarkite Esperanto fariĝis nia natura laborlingvo. Okaze de la unuamaja festo la lernejo fermiĝis por tuta semajno. La dekanino Ruan Liping invitis min viziti ŝiajn gepatrojn en urbo Tonghua apud la nordkorea limo. Neĝa akompanis nin kiel interpretistino kaj mirinde sukcesis plenumi sian taskon.

  Ŝi, kiel multaj aliaj ĉinoj, ne parolas la anglan lingvon, malgraŭ pluraj jaroj de ĝia lernado. Tamen parolante en Esperanto, ŝi ofte diris thank you. Tiuj du vortoj furoras en Ĉinio. Eĉ se mi dankis ĉine xiexie (ŝjeŝje), oni ofte redankis al mi angle. Laŭ mia asistanto Optimisto thank you dankas sian karieron pro la simileco al la ĉina esprimo san ke you, kio signifas tri gramoj da oleo. Sendepende de tiu ĉi interesa teorio, estas vero, ke ĉinoj obsede lernas la anglan.

  Buso numero 8, per kiu mi atingadis la lastan etapon de la revenvojo al la universitato, estis ĉiam plenplena. Foje en interpremo staris 12 -jaraĝa knabino, ŝi tenis antaŭ siaj okuloj kajeron kaj ripetis anglajn vortojn, cetere laŭ sia propra prononcimago. Optimisto alparolis ŝin: Ho, vi amas la anglan lingvon! Ne, mi ĝin malamas. - respondis la lernantino. Do, kial vi lernas ĝin en tia interpremo? Sekvis surpriza respondo: Se mi ne diros parkere dek novajn vortojn, la patrino ne donos al mi tagmanĝon. Ĉinoj akceptis senkritike la novan kredon pri la angla kiel la ĉefa instrumento de profesia kariero. Tamen la rezultoj de tiu amasa lernado estas „magraj”, kiel konstatis aŭstralia esperantisto instruanta la aglan en alia universtato. Post jaroj da lernado ĉinoj ne sukcesas paroli aŭ parolas tiel, ke oni ne povas ilin kompreni. La samon oni povas diri pri mia altlernejo.

  Necesas aldoni, ke en Ĉinio ne mankas personoj, kiuj parolas perfekte fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton. Kutime ili estas absolventoj de fremdlingvaj institutoj kaj fakoj,kie la instruado okazas laŭ speciala programo, ĝi daŭras kelkajn jarojn po ses horoj tage. Tian studreĝimon pasis preskaŭ ĉiuj Esperantaj oficistoj de Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio kaj Ĉina Radio Internacia.

 

Kelkaj konkludoj

       Esperanto estas tre malfacila lingvo por ĉinoj, sed la angla multege pli. Laŭ la propra sperto mi senhezite asertas, ke Esperanto povas efike helpi ĉinojn lerni eŭropajn lingvojn. Granda avantaĝo de Esperanto estas ĝia facila parolebleco. Kun plezuro mi observis, kiel miaj studentinoj memstare penis esprimi sin parole, foliumante vortarojn. Foje rezultoj estis surprizaj. Neĝa iam konfesis al mi: „Mi volas esti bona Esperanto-istino.”

  En Ĉinio verŝajne lernas Esperanton pli multe da homoj ol en kiu ajn alia lando, sed tre malmultaj ĝin ekparolas. Tiel asertas miaj ĉinaj esperantistaj amikoj. Kialoj estas multaj kaj mi ne sufiĉe kompetentas por ilin komenti. Tamen mia sperto pruvas, ke dum la instruado necesas paroligi lernantojn en Esperanto anstataŭ paroli en la nacia lingvo pri Esperanto. Tiu ĉi postulo pli bone realiĝas, se instruisto estas eksterlandano, ne scipovanta la lokan lingvon. Krome eksterlandano prezentas  alian modelon de prononcado kaj tiel helpas lernantojn, kio estas aparte grava por ĉinoj, senkateniĝi de la nacia fonetiko. Pri tiu tasko multe helpis min la kurso „Mazi en Gondolando”. Krom ĉio ĉi mia eksterlanda alieco tutcerte vekis scivolemon de la studentoj kaj samtempe ilian interesiĝon por la instruata objekto.

  Se mi devus tute sola instrui, fiasko estus neevitebla. Tial la decido de la dekanino dungi ankaŭ la ĉinan instruiston estis saĝa. Tiamaniere formiĝis eble tute nova kaj fruktodona modelo de la Cseh-metodo. Laborante duope ni havis ŝancon instrui Esperanton ne kiel abstrakcian lingvo-kodon, sed kiel portilon de utila scio. Fakte pere de Esperanto mi lernis multe pri la ĉina kulturo, sed samtempe mi povis transdoni al la studentoj konkretajn informojn kaj klarigojn, respondante iliajn demandojn. Mi parolis malrapide kaj klare, klopodante ke la aŭskultantoj min komprenu. Ne ĉiam tio eblis, tiam intervenis mia asistanto kaj interpretis. Tiuspecaj babiladoj fakte estis elemento de la paroligo. Mi parolis ĉefe pri la eŭropa kulturo. La studentoj plej ofte demandis min pri Pollando kaj aparte pri la urbo kun malfacile prononcebla nomo, Bydgoszcz.

  En tiu pola urbo ekzistas Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo. Ĝi estas supera lernejo, en kiu dum tri jaroj oni povas akiri diplomon de turisma gvidanto kaj organizanto de turismo. Tamen ĝia specifeco konsistas en tio, ke Esperanto estas tie ne nur sudobjekto, sed ankaŭ la lingvo, per kiu oni povas studi aliajn objektojn. Aktuale studas en ISTK 40 studentoj el 20 landoj. La pola lernejo subskribis kontrakton kun la pekina universitato, kie mi instruis, pri interŝanĝo de studentoj. Do la perspektivo studi en Pollando estis por parto de miaj studentoj grava motivo de la lernado de Esperanto.

  Multaj junaj ĉinoj havas monon por studi eksterlande, ili volas viziti kaj lerni en Eŭropo, lulilo de la okcidenta civilizo, sed tiu Eŭropo starigas kontraŭ ili la vizan „ĉinan muron”. Nur malmultaj ricevas vizojn. Politikaj restriktoj ĉiam damaĝis kaj plu damaĝas Esperanton.