Esperantistoj el Fremdlandoj Konversacias kun Ĉinaj Lernantoj de Esperanto
Laŭ la invito kaj aranĝo de Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo (HVEIT),esperantistino-turistino el Britio,s-ino Dana vojaĝadas 40 tagojn tra Ĉinio. Dum ŝia restado en Pekino,HVEIT aranĝis s-inon Dana,kaj samtempe invitas esperantiston s-ro Evis el Niĝerio,kiu nun laboras en Ĉinio,kune renkontiĝi kun studentoj,kiuj lernas en la Esperanta kurso nove starigita de Fakultato pri Internacia Turismo de Ĉina Universitato de Adminstrado kaj Softvaro (ĈUAS). ĈUAS,kiu estas longtempa kompano de HVEIT,instigite de HVEIT starigis kurson de Esperanto kiel devigan lecionon ekde marto de 2004-a jaro. En la nuna kurso de Esperanto lernas pli ol 100 studentoj.
S-ino Dana el Britio,s-ro Evis el Niĝerio,direktoro Liu Jianguo de HVEIT,pekinaj esp-istoj kaj instruisto de la Esperanta kurso s-ro Cui Jiayou faris kontraŭ tiuj studentoj la prelegojn pri Esperanto,la funkciado,praktikado kaj la perspektivo de Esperanto per siaj propraj spertoj. Ili stimulas,ke studentoj bone lernu Esperanton,kaj esperas,ke studentoj estonte povas utiligi Esperanton kiel ilon por fortigi konkurencan kapablon por si,kaj ke studentoj kontribuos al Esperanto.
Tiuj studentoj propreokule vidis kaj propraorele aŭdis,ke esp-istoj el kelkaj nesamaj lingvaj landoj libere interparolis per unu lingvo – Esperanto,kio grandigas ilian lernan intereson kaj fortigis la memfidon de lernado de Esperanto.
Liu Jianguo
2005-09-17
|