INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI EDUKO

Kompendio pri la Vojaĝado en Pollando

  Akceptinte la varman inviton de Internacia Centro de Kulturo kaj Turismo en Pollando (ICKT) kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz,Pollando (ISTK),direktoro Liu Jianguo de Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo,kiu estas kompano de ICKT,kaj dekanino Ruan Liping de Fakultato pri Internacia Turismo de Ĉina Universitato de Administrado kaj Softvaro,kiu estas kompano de ISTK,vizitis Pollandon de la 13-a ĝis la 27-a de oktobro 2004. Dum la duon-monata vizitado,la invitantoj aranĝis kaj organizis riĉajn programojn por la vizitado.
  S-ro Liu Jianguo kaj s-ino Ruan Liping estas intervjuitaj de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio,ĉeestis la seminarion organizitan de ICKT,instruis al studentoj de ISTK pri ĉina turismo kaj kulturo,vojaĝis al kelkaj urboj kaj vidindejoj lau la aranĝo de la invitantoj,partoprenis en la foiro pri internacia turismo okazigita de Pollando,renkontiĝis kun la urbestro de Bydgoszcz,intertraktis kun ICKT kaj ISTK pri la prezentado de pola danc-ensemblo en Ĉinio en 2005-a jaro,kaj subskribis la interkonsenton kun Instituto de Geografio en Bydgoszcz,Pollando.
  Por la ambauflanko ĉi-foja vizitado estas ege sukcesa kaj fruktodona. De tio la ambauflanko atingis la respektivan celon,plie profundigis la reciprokan kunlaboron kaj plilarĝigis la sferon pri kunlaboro.

  Liu Jianguo


  2004-10-31