INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI EDUKO

 

S-ro Roman Dobrzynski instruas Esperanton en ĉina universitato

  S-ro Roman D., fama pola esperantisto, invitite de HVEIT kaj ĈUAS instruas Esperanton en ĈUAS kaj aliaj universitatoj. E-kurso estas deviga kurso en ĈUAS kaj ĉisemestre pli ol 100 gestudentoj partoprenas la lernadon. La kurso komenciĝis ekde la 23a, Aprilo 2006 kaj daŭras unu semestron.
  S-ro Roman instruis Esperanton en Varsovio Universitato en la fino de kvindekaj jaroj en lasta jarcento. Lia instrua metodo pri Esperanto diferencas de C-metodo kaj ĉina tradicia metodo. Oni esperas, ke lia R-metodo helpos ĉinajn studentojn en E-lernado. Laŭ dire, li estas la dua fremda instruisto oficiale invitita instrui Esperanton en ĉina universitao post kanada s-ino Sindona en Anhui Universitato en Hefei.
  Dum la instruado, s-ro Roman ankaŭ planas fotografi filmojn pri ĉina turismo, ĉinaj pejzaĝoj, ĉinaj urboj kaj edukado pri infano kaj kreskulo,kunlaborante kun HVEIT. Multaj filmoj dissenditaj en Internacis TV estis fotografitaj de s-ro Roman.

 2006-03-24