INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI TURISMO

 

Kunlaboro inter Ĉina kaj Mongola universitatoj pere de Esperanto

  Post kelkfojaj traktadoj inter HVEIT kaj Mongola E-Asocio, invitite de Beijing Universitato pri Eksteraj Aferoj (BUEAE) kaj Ekonomio,prof. TSERENDAGVA, d-ro ODONTUYA, rektoro kaj vicrektoro de Mongola Socia kaj Scienca Instituto, s-ro ENKHEE, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de Mongola E-Asocio, vizitis BUEAE de 11a ĝis 15a, Julio 2005. Ambaŭ flankoj havis bonan interkompreniĝon kaj subskribis kunlaboran interkonsenton.Aliaj kelkaj mongolaj universitatoj ankaŭ volas veni al Beijing en Septembro, 2005 kaj volas kunlabori kun ĉinaj universitatoj pere de Esperanto. UEA kaj ties prezidanto, d-ro Renato ankaŭ tre zorgas la aferon.

  2005-07-16