Kunlaboro inter Ĉina kaj Pola universitatoj pri Esperanta Edukado
En la 3a ĝis la 6a, oktobro 2003, helpe de Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo (HVEIT) kaj invitite de Ĉina Universitato de Administrado kaj Softvaro, sinjoro Andrzej Grzebowski (prenzidanto de Monda Turismo kaj estro de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo) kun la turisma grupo de gvidita de si vizitis la universitaton. P-ro Zhu Zhongcai, la rektoro de la ĈUAS kaj s-ino Ruan Liping, la dekanino de Fakultato pri Internacia Turismo de la universitato, afable akceptis la vizitantojn. Post la fruktodona interkonsiliĝo ambaŭ flankoj subskribis la interkonsenton pri turisma edukado de Esperanto inter du altlernejoj. La interkonsento estas uzita en Esperanto kaj la ĉina lingvo.
La Ĉina Universitato de Administrado kaj Softvaro decidas, ke ĝi starigos E-kurson en la printempa semestro, 2004. la gekursanoj estos volontuloj por UK 2004 en Beijing.
2003-10-07
|