INTERRILATOJ EN LA MONDO
  PRI EDUKO

 

Studado en Chinio

  1, La studaj kondichoj por eksterlandanoj en Chinio
Tiu eksterlandano,kiu observas chinajn leghojn kaj la regularon de nia universitato kaj diplomighis de supera mezlernejo kaj havas bonan san-staton,povas studentighi che nia universitato. Se la petanto aghas malsuper 15 jaroj,lia/shia patro/au patrino devas akompani lin/shin al nia universitato. La petanto devas akurate alveni al nia universitato por sin-anonci al la studado kaj okaze de tio montru la pasporton kaj vizon kaj pagu la studkotizon kaj aliajn vivkostojn kaj samtempe lasu la kopion de la pasporto lau la formato A4 kaj 8 fotojn (3cm X 4cm) sama kiel tiu de la pasporto. Krom la kialo de nia universitato,la kotizo kaj krom-kosto por registri la studentighon ne eblas esti redonota.

  2, La stud-petaj formalajhoj
Grupo kaj individuo povas peti la studadon en nia universitato.
(1) petanto plenigu <Petician Formularon por la Studado> kaj persone prezentu au poshte sendu ghin al nia universitato.

  (2) se la petanto estas akceptuta,nia universitato sendos al li/shi la <JW202 Liston> kaj <Studentighan Sciigon> agnoskitajn de la China Ministerio de Eduko (per tio por peti la chinan vizon). Sin-anoncante che nia universitato la akceptato ankorau devas montri la san-atestilon kaj la originalan reviziitan raporton pri san-atestilo.

  (3) la sin-anonca dato che ni: ekde aprilo ghis la 30-a de augusto por la autuna studado kaj ekde oktobro de la pasinta jaro ghis la 15-a de januaro de la venonta jaro por la printempa studado.

  3, La studado de china lingvo kaj la studa programo
(1) semestra kurso: A) por unu semestro,B) por du semestroj: ekde septembro ghis la venontjara januaro (kvin monatoj por unu semestro) kaj ekde marto ghis julio (kvin monatoj por unu semestro).
La studa programo: china lingvo.
Chiutaga sistemo: semajne kvin-taga studado kaj chiutage antautagmeze kvar studhoroj por fakaj lecionoj kaj posttagmeze por fakultativaj lecionoj pri china kulturo. Lau china kalendaro oni ripozas.
Studkotizo: 900 u$d por unu semestro, 1800 u$d por du semestroj, aldone krom-kosto de 50 u$d por registri la studadon.

  (2) monata kurso: ekde unu monato ghis tri monatoj
La studa programo: china lingvo.
Chiutaga sistemo: semajne kvin-taga studado kaj chiutage antautagmeze kvar studhoroj por fakaj lecionoj kaj posttagmeze por fakultativaj lecionoj pri china kulturo. Lau china kalendaro oni ripozas.
Studkotizo: 300 u$d por unu monato (longigi la studadon super kvar semajnoj, aldone pagi 60 u$d por unu semajno),kaj krompagi 30 u$d por registri la studadon.

  (3) kurso pri teknika kapableco
Celante sukcesigi la ekzamenon de <Ghenerala Programo pri HSK Ekzameno>. Lau la efektiva studado nia universitato postulos la kotizon.

  4, La bakalaura studfako pri china lingvo kaj literaturo
(1) studa sistemo dauras kvar studjarojn.

  (2) studa programo: chinaj lingvo,politiko,ekonomio kaj kulturo.

  (3) studado komencighas ekde chiujara autuno (ekde septembro).

  (4) studkotizo: chiun studjaron 2300 u$d,kaj aldone la krom-kosto de 50 u$d por registri la studentighon.

  (5) diplomo: tiu,kiu sukcesigos la ekzamenojn de diversaj lernobjektoj kaj tezon, akiros chinan licencion kaj bakalauran diplomon.

  5, La aliaj bakalauraj studfakoj
En nia universitato esblighas 16 bakalauraj studfakoj por eksterlandaj studentoj.
(1) studa sistemo dauras kvar studjarojn.

  (2) studkotizo: chiun studjaron 2500 u$d por natursciencaj kaj inghenieraj studfakoj, 2300 u$d por humanistikaj studfakoj. Kaj aldone la krom-kosto de 50 u$d por registri la studentighon.

  (3) krome studentoj mempagu la aliajn kostojn,ekz.: por manghi, loghi, kuraci, memacheti lernolibrojn k.a..

  6, La loghaj kondichoj kaj kostoj
En nia universitato estas kelkaj specaj loghejoj:
(1) luksa loghejo, (2) norma loghejo, (3) ordinara loghejo.

  Lau iliaj kondichoj la loghchambro havas la nesamajn instalajhojn,ekz.: tualetejo,necesejo,varma akvo,klimatizilo,varmiga vaporo,televido, telefono,konektilo de Interreto. Tial diversa loghejo postulas la nesaman pagon.
(atentigo: ekde 300 u$d por loghi jare)

  7, La kondichoj pri la studado kaj vivado
En nia universitato estas manghejoj,kuracejo,butiko,ret-butiko,biblioteko,poshtejo, barbirejo,banejo,banko,sportejo,ludejo,amuzejo k.a. instalajhoj por studentoj.
(atentigo: ekde 40 u$d por manghi monate)

  Se vi interesighas pri tio en kunlaboro au en studado,kontaktu kun Hefei Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo.
Ghenerala direktoro: Liu Jianguo
  E-mail: liujianguo@interrilatoj.com